onvenon en la Galerio de Vincent van Gogh. De preskaŭ 17 jaroj mi laboras kun mia plena forto por certigi ke tiu ĉi paĝaro restu la plej aktuala kaj kompleta reta fontomaterialo pri Van Gogh. La dekstra tabelo listigas la enhavon de la retpaĝaro. Mi estas fiera deklari, ke mi havas la privilegion prezenti 100 procente la verkojn kaj leterojn de Van Gogh – kompletan retan katalogon de liaj kreaĵoj. Esplorante tiun ĉi paĝaron vi vidos milojn da horoj da laboro. Kaj tio estas nur la komenco...
En la sekvaj monatoj mi aldonos pliajn kritikojn, analizojn, historiajn komentojn, kaj ankaŭ ampleksan reton de krucrilataj hiperligoj. Ĉio ĉi ebligos al la vizitantoj facile esplori la riĉan interplektaĵon de la vivo kaj arto de Van Gogh. Ju pli mi laboras en la Galerio de Vincent Van Gogh, des pli mi konscias, ke restas multe por fari. Ĉiukaze mi sincere esperas, ke vi ĝuos la viziton transformante ĝin je informa kaj instruiga vojaĝo pri unu el la plej brilaj pentristoj, kiun la mondo iam ajn konis. |
|
Ĉefaj paĝoj disponeblaj ankaŭ en:
angla, nederlanda, hispana, germana . . . . . . . . . . kaj en aliaj 15 lingvoj. |
(Tradukis: Katalin Kováts: katalin@ikso.net)
Tiu ĉi paĝo disponeblas ankaŭ en Esperanto.
La Galerio | ||
Kompleta verkaro:
|
Pluaj esploroj . . . .
|
|
Kategorioj |
|||
Pentraĵoj (kronologie):
|
Pentraĵoj (laŭteme):
|
FontojBiografio | Kronologio | Fotogalerio | Oftaj demandoj |
David Brooks
Toronto, Canada
brooks@vggallery.com
(Notu: Ne sendu retmesaĝajn alkroĉaĵojn, bonvolu.)
© 1996-2019 David Brooks. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
(Tradukis: Katalin Kováts: katalin@ikso.net)
Lia cerbo estis okupata longtempe de la problemoj de la nuntempa socio kaj li estas ĉiam batalanta kun sia bonkoreco kaj sia ne elĉerpebla energio. Liaj fortostreĉoj ne estis vanaj, sed li verŝajne ne vivos sufiĉe longe por vidi ties fruktojn, ĉar kiam oni komprenos kion li diras per siaj pentraĵoj, estos jam tro malfrue. Li estas unu el la plej progresemaj pentristoj kaj estas malfacile kompreni lin, ankaŭ por mi, kiu konas lin intime. Liaj ideoj okupas tiom vastan spacon, ekzamenante kio estas la homo kaj kiel li devus rigardi la mondon, ke oni devus unue liberiĝi de ĉio ligita al konvencioj por povi kompreni tion, kion li estis provanta diri, sed mi estas certa ke en la estonteco li estos komprenita. Sed estas tre malfacile diri kiam.
Theo van Gogh al Jo |
Kiom riĉa estas la arto; se oni povus nur tion memori kion oni vidis, oni neniam estus sen nutraĵoj por sia pensado aŭ vere forlasita, neniam sola.
Vincent van Gogh al Theo |