Visit Art.com for Van Gogh paintings

Return to the main Vincent van Gogh  Gallery page

Desegnaĵoj : Listoj A-Z


“Malgraŭ ĉio mi releviĝos: mi reprenos mian krajonon, kiun mi forlasis en mia granda malkuraĝiĝo kaj mi daŭrigos la desegnadon.”

Vincent van Gogh
Letero 136
24 septembro 1880


Neniu esploro de la vivo kaj laboro de Van Gogh estus kompleta sen rigardi liajn multajn kaj nekredeblajn desegnaĵojn. Vincent kreis pli ol 1000 da tiaj verkoj (aldone al la 870 pentraĵoj, 150 akvareloj kaj 133 enleteraj skizoj) dum sia dekjara artista kariero. En la subaj listoj vi trovas informojn kaj bildojn pri ĉiuj Van Gogh-desegnaĵoj. Nun, publikiginte la kompletan retan katalogon de la desegnaĵoj de Van Gogh, mi laboros plenforte por plibonigi la kvaliton de la disponeblaj bildoj.

Aldone mi mencias, ke por la komforto de la vizitantoj mi inkludis Serĉpaĝon kiu helpas trovi la ĝustan verkon en la plej rapida kaj facila maniero.

A-C D-F G-I J-L M-O P-R S-U V-Z


Noto por itallingvanoj: Claudia Perilli (el Rieti-Italio) en 2003 diplomiĝis en la Akademio de Belartoj, farinte interesan diplomlaboraĵon: “Van Gogh – Promenado tra la grafikaj verkoj”. La laboraĵo estas publikigita en bela retejo: http://digilander.libero.it/adiam/ (serĉu: Lavori - Scritti).

(Tradukis: Katalin Kováts: katalin@ikso.net)
Reveno al la ĉefpaĝo de la Galerio Van Gogh


Visit Art.com