Visit Art.com for Van Gogh paintings

Return to the main Vincent van Gogh  Gallery page

Grafikaj verkoj


“Bone, kelkaj pentraĵoj en siaj enormaj kadroj faras grandegan efikon, poste oni konsterniĝas, ĉar tiuj postlasas tre grandan senton de malpleneco kaj manko; kontraste al tio, simpla gravuraĵo en ligno aŭ litografaĵo aŭ akvaforto kelkfoje estas pretervidita, sed oni revenas kaj pli kaj pli ligiĝas al ĝi, kaj eksentas en ĝi ion grandan.”

Vincent van Gogh
Letero 250
2 aŭ 3 decembro 1882


Dum sia dekjara artista kariero Vincent van Gogh produktis dek grafikajn verkojn: naŭ litografaĵojn kaj unu akvaforton. Van Gogh estis granda admiranto de la britaj gravuristoj, kies verkoj aperis en multaj popularaj periodaĵoj de tiu tempo. Honore al tiuj artistoj, kies grafikajn verkojn li kun granda entuziasmo kolektis, Van Gogh mem en 1882 komencis eksperimenti per litografio. Kvankam la rezultoj estis kuraĝigaj, Van Gogh nur malofte revenis al tiu ĉi tekniko.

Granda parto de la informoj en tiu ĉi sekcio devenas el la elstara libro The Graphic Work of Vincent van Gogh, verkita de Sjraar van Heugten kaj Fieke Pabst de la Van Gogh Muzeo (Waanders, 1995; ISBN: 90-400-9670-7). La informoj, inkluditaj en la suba retpaĝo ĉiukaze estas nur eta parto de la havebla materialo de tiu ĉi referencverko. La libro de Van Heugten kaj Pabst komplete kovras la temon, estas bonege verkita kaj baziĝas je mirinda serĉlaboro – forte rekomendata.


Litografaĵoj

Titolo

Origino

F

JH

Ikono

Digger The Hague: c. 15 November 1882 1656 262

Gardener near a Gnarled Apple Tree The Hague: mid-July 1883 1659 379

Old Man with his Head in his Hands ("At Eternity's Gate") The Hague: 27 November 1882 1662 268

Orphan Man The Hague: 6-8 November 1882 1658 256

Orphan Man with Top Hat, Drinking Coffee The Hague: c. 15 November 1882 1657 266

Potato Eaters, The Nuenen: April, 1885 1661 737

"Sorrow" The Hague: c. 11 November 1882 1655 259

Weed Burner, Sitting on a Wheelbarrow with his Wife The Hague: mid-July, 1883 1660 377

Workman Sitting on a Basket, Cutting Bread The Hague: late November, 1882 1663 272


Akvaforto

Titolo

Origino

F

JH

Ikono

Portrait of Doctor Gachet: L'Homme à la Pipe Auvers-sur-Oise: May, 1890 1664 2028


(Tradukis: Katalin Kováts: katalin@ikso.net)
Reveno al la ĉefpaĝo de la Galerio Van Gogh