Visit Art.com for Van Gogh paintings

Return to the main Vincent van Gogh Gallery page

Pentraĵoj : Listoj A-Z


“Kaj mia celo en mia vivo estas pentraĵojn kaj desegnaĵojn krei, tiom multe kaj tiel bone kiom kaj kiel mi povas; poste, fine de mia vivo, mi esperas forpasi, retrorigardente kun amo kaj tenera bedaŭro, kaj pensante, ‘Oh, la pentraĵoj kiujn mi povintus fari!’”

Vincent van Gogh
Letero 338
19 novembro 1883


En ĉiuj laŭalfabete listigitaj subaj kategorioj vi trovas informojn kaj bildojn pri ĉiuj 864 pentraĵoj (kaj aldone 1.340 bildojn en la paĝoj: Desegnaĵoj, Skizoj en leteroj kaj Akvareloj). Tio estas: 100 procentoj de la verkoj de Van Gogh , disponigitaj en tiu ĉi paĝaro. Kompreneble mi daŭre klopodas plibonigi la kvaliton de la prezentitaj bildoj. Krom kelkaj esceptoj (ekz. verkoj detruitaj dum la Dua Mondmilito) mi provas disponigi la akireblajn plej bonkolorajn bildojn. Ĉi-momente, pli ol 95 % de la bildoj estas koloraj, sed mi promesas fari mian eblon por publikigi ankaŭ la lastajn 5 % en koloroj. Kvankam ĉiuj verkoj de Van Gogh estas interesaj – eĉ se ili estas malbonkvalitaj aŭ nigra-blankaj – nenio egalas al la koloroj kiujn Vincent mem celis.

Kelkaj vortoj pri la titolado de la pentraĵoj. Ne ekzistis vera konvencio pri la titoldonado de la Van Gogh-pentraĵoj (kaj la traduko de la nomoj el unu lingvo al alia eĉ pli komplikas la aferon). Unu referenco povas nomi pentraĵon per unu nomo, dum alia elektos tute alian nomon. Bonvolu memori tion dum vi esploras la listojn. Ekzemple, se vi interesiĝas pri la Zuavo-portretoj de Van Gogh, vi verŝajne serĉos ilin fine de la listo. Se vi tion faras, vi trovos nur unu: "Zuavo (Half Length / Duonkorpo). “He, atendu momenton! Mi scias, ke Van Gogh faris ses Zuavo portretojn.” Fakte jes. La dua nomiĝas “Sidanta Zuavo” (angle Seated Zuavo) kaj troviĝas sub la litero “S”, kaj la titolo de la tria estas “Portreto de Milliet, dua leŭtenanto de Zuavo” (angle “Portrait of Milliet, Second Lieutenant of the Zouaves"), ĝi situas en la Portret-listo. La aliaj tri Zuavo-verkoj estas du desegnaĵoj kaj unu akvarelo. Ilin oni povas trovi sub la litero “Z” en la paĝoj de Desegnaĵoj kaj Akvareloj.

Noto: Por la komforto de la vizitantoj mi inkludis Serĉpaĝon kiu helpas trovi la ĝustan verkon en la plej rapida kaj facila maniero.

Plue mi petas vin pardoni al mi la “anglisman aliron” de la alfabeta vicordigo. Ĉe la pentraĵoj kies titoloj komenciĝas per la anglaj artikoloj “A”, “An” aŭ “The”, tiuj vortetoj estas metitaj je la fino de la titolo kaj la verkoj estas vicordigitaj laŭ la dua titolvorto. Male ĉe la verkoj kies titoloj komenciĝas per la francaj artikoloj "La", "Le" aŭ "Les", tiuj estas listigitaj sub la litero "L".

Fine mi diru, ke mi provis krei la eblan plej bonan retan Galerion de Vincent van Gogh, sed bonvolu memori ke la fidindeco de la bildoj rilate sian similecon al la originalaj verkoj devas esti traktata kun granda singardo. Mi dediĉis tempon por doni pli da klarigo rilate la konsiderindaĵojn pri la koloro kaj kvalito.


Ĉiuj pentraĵoj: Alfabetaj listoj

(La alfabeta listigo estas farita tiel, ke la verkoj estu proporcie dividitaj, en tiu maniero ni ebligas la proksimume similtempan elŝuton de la unuopaj paĝoj.)


A-B C D-E F G H
           
I-K L M-N O Pa-Pe Pi-Pu
           
Q-R Sc-Sti Sti-Su T-U V W-Z


Kronologia listo

Laŭtema listo


(Tradukis: Katalin Kováts: katalin@ikso.net)
Reveno al la ĉefa A-Z listo de la paĝo de la pentraĵoj (baza versio)

Reveno al la ĉefpaĝo de la Galerio Van Gogh