Visit Art.com for Van Gogh paintings

Return to the main Vincent van Gogh Gallery page

Biografio


Vincent van Gogh--age 19 “Koncerne min, mi tre ofte zorgoplenas, ĉar mia vivo ne estis sufiĉe kalma; ĉiuj tiuj seniluziiĝoj, sortobatoj kaj ŝanĝoj faras ke mi en mia artista kariero ne plene kaj ne normale disvolviĝas.“

Vincent van Gogh
Letero W11
16 Junio 1889

Self-portrait: Art Institute of Chicago

La biografio sube en neniu senco estas kompleta kaj resuma esploro de la vivo de Vincent van Gogh. Anstataŭe ĝi estas nur superrigardo de kelkaj gravaj eventoj en la kronologio de la vivo de Vincent van Gogh. En la sekcio Libroj mi dediĉis paĝon speciale por la Van Gogh biografioj kaj tie mi rekomendas kelkajn el la plej bonaj. Antaŭ ĉiuj la libro de Jan Hilsker: Vincent and Theo Van Gogh: A Dual Biography--estas forte rekomendita.

Por la kronologia resumo de la vivo de Van Gogh bonvolu reiri al la sekcio Kronologio.


Fruaj jaroj

Vincent van Gogh naskiĝis la 30an de marto 1853, en la malgranda vilaĝo Groot-Zundert, Nederlando, precize unu jaron post la naskiĝo de morta frateto, kiu same devintus nomiĝi Vincent. Estis multaj suspektoj pri tio, ke la poste suferigaj psikaj traŭmoj estis rezultoj de tio, ke li estis “surogata infano” kaj havis mortintan frateton kun la sama nomo kaj sama naskiĝdato. Tiu teorio restis nepruvita kaj estas neniu historia fakto por subteni ĝin.

Vincent van Gogh--age 13 Liaj gepatroj estis Theodorus van Gogh (1822-1885), pastro de la nederlanda protestanta eklezio, kaj Anna Cornelia, naskita Carbentus (1819-1907). Bedaŭrinde estas malmultaj informoj pri la unuaj dek jaroj de Vincent. Van Gogh frekventis dum du jaroj lernejon en Zevenbergen kaj poste iris al la King Willem mezlernejo en Tilburg por pliaj du jaroj. En tiu tempo, en 1868, Van Gogh 15-jara forlasis siajn studojn kaj neniam revenis al ili.

En 1869 Vincent van Gogh estis dungita de la firmao Goupil & Cie, artkomercistoj en Den Haag (Hago). La familio Van Gogh havis fortajn kontaktojn kun la artomondo, interalie tra la du onkloj de Vincent, Cornelis (onklo Cor) kaj Vincent (onklo Cent), ambaŭ artkomercistoj. La juna frato de Vincent, Theo (1857-1891), sekvis ilian vojon, kio forte influis poste la karieron de Vincent. La du fratoj ĉiam amis unu la alian kaj komencis vivdaŭran korespondadon.

Vincent estis sufiĉe sukcesa kiel artovendisto kaj restis ĉe Goupil & Cie por pliaj 7 jaroj. En 1873 li translokiĝis al la Londona filio de la kompanio kaj tie li rapide kaptiĝis de la kultura etoso de Anglio. En la fino de aŭgusto li translokiĝis al Hackford Road 87 kaj luis ĉambron ĉe Ursula Loyer kaj ŝia filino Eugenie. Vincent diris, ke li romantike ekinteresiĝis pri Eugenie sed multaj fruaj biografistoj erare misnomis ŝin per la nomo de ŝia patrino Ursula. Aldone al la longa konfuzo pri la nomoj nuntempaj esploroj sugestas, ke Vincent tute ne je Eugenie estis enamiĝinta, sed je nederlanda virino nomita Carolina Haanebeek. La vero restas nekonata.

Vincent restis por pliaj du jaroj en Londono. Dum tiu tempo Vincent vizitis multajn artgaleriojn kaj muzeojn kaj fariĝis granda admiranto de britaj verkistoj kiel George Eliot kaj Charles Dickens. Van Gogh same admiris la britajn grafistojn kies verkoj ilustris revuojn, kiel The Graphic. La ilustraĵoj inspiris kaj influis lin en lia posta artista vivo.

Lia rilato kun la firmao Goupil malboniĝis kun la paso de jaroj kaj en majo 1875 li estis translokita al la pariza filio de la firmao. Klariĝis dum tiu jaro ke Vincent ne estis feliĉa komerci pri pentraĵoj kiuj ne respondis al lia gusto. Vincent forlasis Goupils fine de marto 1876 kaj decidis reiri al Anglio kie liaj tie pasigitaj du jaroj plejparte estis feliĉaj kaj kontentigaj.

En aprilo Vincent eklaboris kiel instruisto de dudek kvar knaboj (10- ĝis 14-jaraĝaj) en Rev. William P. Stokes lernejo en Ramsgate. El liaj leteroj scieblas, ke li ŝatis instrui. Post tio li ekinstruis en alia knaba lernejo, gvidata de metodisto Rev. T. Slade Jones en Isleworth. Dum sia libera tempo li daŭrigis viziti la galeriojn kaj admiris la multajn grandiozajn artaĵojn, kiujn li trovis tie. Li dediĉis sin ankaŭ al la studo de la Biblio, pasigante multajn horojn legante kaj relegante la Evangelion. La somero de 1876 estis vere la tempo de religia transformiĝo de Vincent van Gogh. Malgraŭ tio ke li kreskis en religia familio ĝis tiu tempo ne okazis ke li serioze konsideris dediĉi sian vivon al la eklezio.

Celante sian transiron de instruisto al pastro, Vincent petis de Pastoro Jones pli da respondecoj specife en la pastraj taskoj. Jones konsentis kaj Vincent komencis prediki dum preĝrenkontiĝoj ĉe la parokejo de Turnham Green. Tiuj paroladoj servis kiel preparoj por la tasko kiun li delonge atendi (his first Sunday sermon). Kvankam Vincent estis entuziasma pri la helppastraj ebloj, liaj predikoj estis iom enuigaj kaj senvivaj. Li kiel lia patro, tre ŝatis la predikadon, sed ne havis la talenton kaj entuziasmigan personecon por vere sukcesi.

Post kristnaska vizito ĉe la familio Vincent decidis resti en Nederlando. Post kelkmonata laboro en librovendejo, en Dordrecht komence de 1877 li translokiĝis al Amsterdamo la 9an de majo por prepari sin al enirekzameno ĉe teologia universitato. Li ricevis lecionon pri la greka, latina lingvoj kaj matematiko, sed liaj mankoj de lerteco post dek kvin monatoj devigis lin forlasi la studojn. Li poste skribos pri tiu periodo kiel pri “la plej malbona tempo de mia vivo”. En novembro Vincent post tri monatoj da provperiodo denove ne sukcesis eniri misilernejon en Laeken. Malgraŭ tiuj malsukcesoj, Vincent interkonsentis kun la eklezio pri provperiodo en unu el la plej mizeraj regionoj de Okcidenta Eŭropo: la karbominejoj de Borinage en Belgio.

Van Gogh 'The Wanderer' En januaro 1879 eklaboris Vincent kiel predikanto por ministaj familioj en la minvilaĝo Wasmes. Vincent sentis fortan emocian ligiĝon al la ministoj. Li kompatis iliajn malbonegajn laborkondiĉojn kaj kiel ilia spirita gvidanto faris ĉion por malpezigi la zorgojn de ilia vivo. Bedaŭrinde lia altruista konduto atingis fanatikan gradon kiam Vincent komencis disdoni siajn manĝaĵojn kaj vestaĵojn por la personoj frapitaj de mizero, troviĝantaj sub lia zorgado. Malgraŭ liaj noblaj intencoj la respondeculoj de la eklezio ne valorigis la asketismon de Vincent kaj ili forigis lin en julio el lia posteno. Vincent rifuzis forlasi la ministojn kaj translokiĝis al apuda vilaĝo, Cuesmes, kie li ĉiutage vivis inter ili en profunda mizero. Dum la sekva jaro li luktis vivi de tago al tago kaj ĉar li ne sukcesis helpi al la ministoj en oficiala maniero kiel ekleziulo, li elektis resti kun ili en ilia komunumo. Foje Vincent decidis viziti Jules Breton, francan pentriston de li admiratan, kaj nur kun 10 frankoj en sia poŝo li piede faris la sepdek kilometrojn al Courrières (Francio). Alveninte tien Vincent estis tro timema por sonorigi, do li reiris al Cuesmes tute senesperigita.

En tiu periodo komencis Vincent desegni la ministojn kaj iliajn familianojn, estante kronikisto de iliaj kondiĉoj. Dum tiu grava periodo elektis Vincent van Gogh sian sekvan, jam definitivan karieron: tiun de artisto.


Debuto kiel artisto

En aŭtuno 1880 post pli ol unu jaro da mizera vivo en Borinage Vincent ekiris al Bruselo por dediĉi sin al la artaj studoj. Li estis motivigita por komenci tiujn studojn pro la financa subteno de sia frato Theo. Vincent kaj Theo kiel infanoj estis ĉiam proksimaj unu al la alia kaj tra siaj plenkreskaj jaroj ili havis kontinuan kaj kortuŝe sinceran correspondence. Estas tiuj leteroj – entute pli ol 700 pecoj – el kiuj ni ĉerpas la plejmulton de niaj scioj pri tio kiel Van Gogh mem perceptis siajn vivon kaj laboron.

1881 iĝis por Vincent turbulema jaro. Li enskribiĝis ĉe la brusela Akademio por Belaj Artoj. La du biografistoj Hulsker kaj Tralbout ne samopinias pri la rilataj detaloj. Tralbaut supozas mallongan kaj menciindan rilaton kun la lernejo, dum Hulsker asertas, ke Vincent neniam estis akceptita tie. Ĉiukaze Vincent memstare daŭrigis siajn desegnokursojn uzante ekzemple librojn kiel tiu de Surkampa laboro de Jean-François Millet kaj Desegnokurso de Charles Bargue. Somere Vincent denove kunvivis kun siaj gepatroj, ĉi-kaze en Etten, kaj dum tiu tempo li renkontis sian kuzinon Cornelia Adriana Vos-Stricker (Kee). Kee (1846-1918) ĵus vidviniĝis kaj sola zorgis pri sia fileto. Vincent enamiĝijs je Kee kaj detruiĝis kiam ŝi rifuzis lian proksimiĝon. La malbonŝanca epizodo finiĝis per la tre memorata konflikto en la vivo de Van Gogh. Post kiam Kee forpuŝis lin Vincent decidis konfrontiĝi kun ŝi en la hejmo de ŝiaj gepatroj. La patro de Kee rifuzis lasi al li vidi lian filinon kaj Vincent decideme metis sian manon super brulantan olelampon kun la decido bruligi sin. La intenco de Vincent estis teni sian manon en la flamoj ĝis li rajtos vidi Kee. La patro de Kee por rapide solvi la situacion simple blovestingis la lampon kaj Vincent forlasis la domon humiligita.

Malgraŭ la emocia konflikto kun Kee kaj la pli kaj pli streĉa rilato kun lia patro, Vincent ricevis iom da kuraĝigo de sia bokuzo Anton Mauve (1838-88). Mauve estis sukcesa artisto, kaj el lia hejmo en Hago ricevis Vincent sian unuan akvarel-kompleton kaj tio ebligis al li fari siajn unuajn laborojn kun koloroj. Vincent tre admiris la verkojn de Anton kaj tre dankemis pro ĉiu konsilo kiun tiu donis al li. Ili bone rilatis, sed ekestis problemoj kiam Vincent komencis kunvivi kun putino.

'Sien' Vincent ekkonis ŝin - Clasina Maria Hoornik (1850-1904), nomatan Sien – fine de februaro 1882, en Hago. Ŝi estis graveda kun sia dua infano kiam Vincent renkontis ŝin kaj ŝi post nelonga tempo ekloĝis ĉe li. Ili kunvivis dum la sekvaj unu kaj duonjaro. Ilia rilato estis ŝtorma, parte pro la malstabilaj karakteroj de ambaŭ, parte pro la vivo en kompleta malriĉeco. El la leteroj de Vincent al sia frato Theo scieblas, ke Vincent jes ja teneremis al ŝi kaj specife al ŝiaj infanoj, sed lia arto havis ĉiam la prioritaton, antaŭ ĉio alia, eĉ antaŭ la manĝo. Sien kaj ŝiaj infanoj pozis por liaj dekoj da desegnaĵoj kaj li plu disvolvis sian talenton en tiu periodo. Liaj pli fruaj desegnaĵoj pri la ministoj en Borinage preparis la vojon al pli fajnaj kaj emociplenaj verkoj. En la desegnaĵo Kudranta virino kun knabino . Vincent majstre esprimas unuflanke la hejman trankvilon kaj aliflanke sian senton de senpovo - kiu trateksis ilian 19-monatan kunvivon.

1883 estis alia mejloŝtona jaro por Van Gogh: kaj en lia persona vivo kaj en lia artista rolo. Vincent komencis eksperimenti kun olefarbo jam en 1882, sed nur en 1883 li ekuzis pli kaj pli ofte tiun teknikon. Li progresis en la desegno- kaj pentrolertoj, lia rilato kun Sien finiĝis kaj ili disiĝis en Septembro. Samkiel post la malsukceso en Borinage, li vivis kelktempe solece por transpaŝi sian doloron. Kun granda bedaŭro, precipe pro siaj sentoj al la infanoj de Sien, li forlasis Hagon meze de septembro kaj veturis al Drenthe, al iom forlasita parto de Nederlando. En la sekvaj ses semajnoj Vincent vivis kiel sentegmentulo, vagadante tra la kamparo, desegnante kaj pentrante la tristan pejzaĝon kaj ties loĝantojn.

Fine de 1883 li denove reiris al la gepatra hejmo, tiam en Nuenen. Dum la sekva jaro li daŭrigis plibonigi siajn teknikojn. Dum tiu periodo li produktis dekojn da pentraĵoj kaj desegnaĵoj pri teksistoj kaj pentris portretojn. La lokaj kamparanoj montriĝis liaj favorataj temoj – parte pro lia profunda altiro al la malriĉaj laboristoj, parte pro lia admiro al Millet, kiu same kun sentemo kaj pasio pentris la kamparanojn sur iliaj kampoj. La romantika vivo de Vincent prenis alian draman kaj malbonŝancan turnon tiun someron. Margot Begemann (1841-1907), kies gepatroj estis la najbaroj de tiuj de Vincent, ekamis lin, kaj pro la emocia perturbo de tiu rilato Margot provis mortigi sin per veneno. Vincent estis enorme deprimita pro tiu okazaĵo. Kvankam Margot resaniĝis, la epizodo lasis fortajn spurojn en Vincent kaj pri ĝi li plurfoje rememoras en siaj leteroj.


1885 - la turnopunkto: La unuaj ĉefverkoj

Komence de 1885 daŭrigis Vincent sian serion de kamparanaj portretoj. Li konsideris ilin kiel ‘ekzercoj’ por prepariĝi por la veraj artaĵoj. Vincent laboris dum marto kaj aprilo pri tiuj ekzercoj, li estis nur mallonge fortirata de sia laboro pro la morto de la patro, okazinta la 26an de marto. Vincent kaj lia patro havis en la lastaj kelkaj jaroj malfacilan rilaton. Eĉ se la morto de la patro ne ĝojigis lin, Vincent emocie ne tro tuŝiĝis pro ĝi kaj daŭrigis sian laboron.

Gordina de Groot--subject in 'The Potato Eaters' La jaroj de persista laboro, kontinua plibonigo de sia tekniko kaj lernado labori en la nova medio – ĉio ĉi servis kiel pliaj ŝtonoj por la finpretigo de la unua granda pentraĵo de Vincent van Gogh: La terpommanĝantoj.

Vincent laboris pri La Terpommanĝantoj dum la aprilo de 1885. Li pretigis plurajn skizojn prepare la finan grandan oleo-version sur kanvaso. La Terpommanĝantoj estas konsiderata kiel la unua vera majstroverko de Vincent van Gogh, kaj li estis kuraĝigita de la rezulto. Samtempe ankaŭ kolera kaj trista pro la kritikoj (amiko de Vincent, artisto Anthon van Rappard (1858-1892) ne ŝatis la verkon kaj liaj komentoj igis Vincent fini ilian amikecon). Vincent estis kontenta pri la rezulto kaj komencis novan, pli memfidan kaj teknike pli perfektan fazon de sia kariero.

Vincent daŭrigis sian laboron en 1885, sed denove fariĝis maltrankvila kaj bezonis stimulojn. Li rapide enskribiĝis en la Akademion de Antverpeno komence de 1886, sed forlasis ĝin ene de kvar semajnoj seniluziigita pro la limigitaj vidpunktoj kaj kapabloj de la docentoj. Li denove konstatis, ke la formalaj studoj neniel povis anstataŭigi la ‘veran laboron’. Dum la kvin antaŭaj jaroj li senĉese laboris por pruvi siajn artistajn talentojn kaj per la kreado de La terpommanĝantoj li pruvis al si mem ke li estas unuagrada artisto. Sed Vincent daŭre provis plibonigi sin, akiri novajn ideojn kaj esplori novajn teknikojn por iĝi profesinivela artisto, kion li sopiris. En Nederlando li faris tiom kiom povis. Venis tempo por serĉi novajn horizontojn kaj komenci novan vojaĝon kiu plu perfektigos liajn teknikojn. Vincent forlasis Nederlandon por trovi respondojn en Parizo... kaj en la kompanio de la impresionistoj.


Nova starto: Parizo

Vincent van Gogh skribadis al sia frato Theo tra la tuta printempo de 1886 por konvinki Theon, ke Parizo estas la loko kie Vincent devus esti. Theo konis la malstabilan karakteron de sia frato kaj rezistis. Sed Vincent estis neretenebla kaj li simple senaverte alvenis al Parizo komence de marto. Theo ne havis plu elekton kaj akceptis Vincent.

La pariza periodo de Van Gogh estas fascina pro ĝia rolo en lia transformiĝo je artisto. Bedaŭrinde la du jaroj de Vincent en Parizo estas unu el la plej malbone dokumentitaj periodoj de lia vivo. La biografiistoj en sia laboro dependas de la korespondado inter la du fratoj. Ĝi ne okazis kiam la fratoj kune loĝis en la apartamento de Theo, en la “rue Lepic 54”, kvartalo Montmarte.

Malgraŭ ĉio la graveco de la pariza tempo en la vivo de Vincent estas klara. Theo konis multajn artkomercistojn kaj Vincent rapide kontaktiĝis kun la tiamaj novemulaj artistoj. La du jarojn en Parizo li pasigis vizitante kelkajn el la unuaj ekspozicioj de la impresionistoj (kie estis prezentataj la verkoj de Degas, Monet, Renoir, Pissarro, Seurat kaj Sisley). Ne estas dubo pri tio, ke li forte influiĝis de ilia metodo, sed li tamen klare gardis sian unikan stilon. Dum la du jaroj Van Gogh transprenis kelkajn teknikojn de la impresionistoj, sed li neniam lasis ke ilia forta influo venku lin.

Dum la jaro 1886 Vincent ĝuis pentri en la ĉirkaŭaĵo de Parizo. Lia malhela nederlanda kolorpaletro riĉiĝis de la fortaj kontrastoj de la impresionistoj. Aldone al la komplekseco de lia stilo menciindas, ke en tiu tempo en Parizo komencis Van Gogh interesiĝi pri la japana arto. Japanio post jarcentoj da kultura izoleco ĵus malfermiĝis al la ekstera mondo, kaj sekve la okcidenta mondo fasciniĝis pri ĉio kio estis japana. Vincent komencis kolekti japanajn lignogravuraĵojn (nun posedas tiun kolekton la Van Gogh Muzeo en Amsterdamo) kaj liaj pentraĵoj de tiu tempo (ekzemple (La Portreto de oĉjo Tanguy) montras klare lian vibrantan koloruzon, laŭ la impresionista stilo kaj la klare percepteblan japanan influon. Kvankam Vincent faris nur tri kopiojn de japanaj pentraĵoj, la japana influo al lia arto restos evidenta porĉiame.

La jaro 1887 en Parizo denove estis jaro de forta artista disvolviĝo, sed prenis siajn venĝojn ankaŭ emocie kaj psike. La rilato kun Theo estis – pro la malstabileco de Vincent - sub granda premo. Kiam Theo (devige) konsentis bonvenigi Vincent en sia loĝejo, li esperis tiel mastrumi liajn elspezojn, kaj ke Vincent pli facile povos dediĉi sin al la arto. Malbonŝance vivi kun la frato kaŭzis grandan streĉon inter ili du. Aldone al tio Parizo mem ne estis sen tentaĵoj kaj multaj el liaj du jaroj tie karakteriziĝis per kontraŭsanaj ekstremaĵoj: malbona nutrado, multekostaj drinkaĵoj, fumado.

Kiel ofte en lia vivo, malbona vetero dum la vintraj monatoj igis Vincent iritiĝema kaj deprimita. Neniam Vincent estis pli feliĉa ol kiam li estis ekstere – meze de la naturo, kiam la vetero estis la plej bona. Ĉu dum la pentrado, ĉu dum promenadoj, Vincent nutriĝis de la suno. Dum la palaj vintraj monatoj de 1887-1888 en Parizo Van Gogh fariĝis maltrankvila kaj la samaj aferoj denove ripetiĝis. La du parizaj jaroj de Van Gogh faris nekredeblan efikon sur lian artistan evoluon. Sed li atingis kion li serĉis kaj estis tempo pluiri. Estante neniam feliĉa en granda urbo, Vincent decidis forlasi Parizon kaj sekvis la sunon, sian destinon, iris suden.


Ateliero en la sudo

Pro diversaj kialoj, Vincent translokiĝis komence de 1888 al Arles. Laca pro la freneziga energio de Parizo kaj pro la longaj vintraj monatoj Van Gogh sopiris la varman sunon de Provenco. Alia motivo estis lia revo fondi artistan komunumon en Arles, kie liaj parizaj amikoj povus trovi rifuĝon kaj kie ili povus kunlabori, subteni unu la alian laborante por komuna celo. La 20an de februaro 1888 li trajne ekvojaĝis de Parizo al Arles, plena je revoj pri prosperiga estonteco kaj ĝuante la preterpasantan pejzaĝon, kiu en liaj okuloj ju pli ‘japaniĝis’ des pli li proksimiĝis al la Sudo.

Sendube Van Gogh seniluziiĝis pri Arles dum siaj unuaj semajnoj tie. Serĉante la sunon Vincent trovis Arles nekutime malvarma kaj neĝkovrita. Tio kompreneble senkuraĝigi Vincent, kiu forlasis en Parizo ĉion kaj ĉiujn konatajn, kun la celo trovi varmon kaj renoviĝon en la sudo. Sed bonŝance ne daŭris longe la vintro kaj Vincent komencis pentri, inter ili kelkajn el la plej ŝatataj verkoj de lia kariero.

Ekde kiam la temperaturo altiĝis, Vincent ne perdis tempon kaj eklaboris ekstere. Rimarkindas la du verkoj: la desegnaĵo Pejzaĝo kun pado kaj senkapigitaj arboj kaj la pentraĵo Pado tra kampo kun salikoj. Kiuj bone karakterizas tiun peridon. La desegnaĵon li faris en marto, kaj en ĝi ankoraŭ montriĝas la postvintra severeco, sed en la pentraĵo, monaton poste farita, videblas la unuaj signoj de la printempo: la arboj burĝonas. Dum tiu tempo Van Gogh pentris serion da florantaj fruktoĝardenoj. Li estis kontenta pri sia produktiveco kaj, kiel la fruktoĝardenoj, sentis sin renaskiĝinta.

Vincent van Gogh's 'Yellow House' La sekvaj monatoj estis feliĉaj. Vincent luprenis ĉambron en la Café de la Gare (Kafejo de la stacidomo) kaj komence de majo li luis la faman “Flavan domon” (Place Lamartine 2), kiun li uzis kiel atelieron kaj deponejon. Verdire Vincent ne volis translokiĝi en la Flavan Domon antaŭ septembro pro la preparlaboroj igi ĝin sia “Ateliero de la Sudo”.

Vincent multe laboris dum la printempo kaj somero kaj sendis al Theo amason da siaj verkoj. Van Gogh nuntempe ofte estas karakterizata kiel iritiĝema kaj soleca figuro. Sed li vere ĝuis la sociajn kontaktojn kun homoj kaj faris sian plej bonon en tiuj monatoj por trovi amikojn: kaj por amikaj rilatoj kaj por ke ili pozu kiel aprecataj modeloj. Malgraǔ tio ke Vincent kelkfoje estis tre soleca li amikiĝis kun du, en tiu tempo same profunde solecaj personoj: kun Paul-Eugène Milliet zuavo kaj kun alia Zuavo, kaj pentris iliajn portretojn. Vincent neniam forlasis la esperon pri sia projekto fondi artistan komunumon kaj komencis kampanjon por kuraĝigi Gauguin veni al li al la sudo. Sed la plano ŝajnis ne realigebla, ĉar la translokiĝo de Gauguin postulintus aldonan financan apogon de Theo, kiu atingis siajn limojn.

Fine de julio, la onklo de Van Gogh (Onklo Cent) forpasis kaj postlasis heredaĵon al Theo. Tiu ĉi financa helpo ebligis al Theo sponsori la translokiĝon de Gauguin al Arles. Theo sentis sin envolvita en la komunumo-projekton kaj kiel frato kaj kiel komercisto. Li esperis, ke la kunesto kun Gauguin signifus por Vincent pli stabilan kaj feliĉan vivon. Theo ankaǔ tion esperis, ke la pentraĵoj, kiujn li ricevos de Gauguin interŝanĝe kontraǔ la financa subteno bone vendiĝos. Male al Vincent, Gauguin komencis havi iom da sukceso per siaj verkoj.

Malgraŭ la pli bona monsituacio de Theo, Vincent daŭre elspezis pli por sia pentrista materialo ol por siaj bazaj vivbezonoj. Pro tro da laboro kaj malbona nutrado, lia sano rimarkeble malpliboniĝis komence de oktobro, lin tamen stimulis la konfirmo pri tio, ke Gauguin venos al li. Vincent multege laboris por fari la Flavan Domon hejmeca por bonvenigi Gauguin. Tiu alvenis en Arles per trajno la 23an de oktobro.

La sekvaj du monatoj estis katastrofo por ambaŭ, kaj por Vincent van Gogh kaj por Paul Gauguin. Komence ĉio iris glate: ili kune pentris en la ĉirkaŭaĵoj de Arles, kaj diskutis pri arto kaj siaj teknikoj. Sed kun la paso de la tempo kaj la malboniĝo de la vetero ili pli kaj pli devis resti ene. Kiel ĉiam la humoro de Vincent (simile al tiu de Gauguin, kiu havis fortan kaj malfacilan personecon) multe dependis de la vetero. Malgraǔ tio, ke ili devis ene labori la depremiteco de Vincent mildiĝis kiam li estis kuraĝigata kaj stimulata pentri serion de portretoj. “Mi pretigis portretserion pri tuta familio ...” skribis li en letero al Theo (Letero 560). Tiuj pentraĵoj pri la Roulin familio apartenas al la plej ŝatataj verkoj liaj.

En decembro la rilato inter Van Gogh kaj Paul Gauguin tute malboniĝis. Iliaj akraj disputoj pli kaj pli oftiĝis, estis “ekstreme pezaj” kiel Vincent mem skribis. La rilato inter la duopo malboniĝis kaj paralele kun tio okazis la samo ankaǔ al la sanstato de Vincent. La 23an de decembro, dum nervatako Vincent per razilo tranĉis sian maldekstran orellobon. Li envolvis en tukon kaj portis ĝin al loka bordelo kaj donacis ĝin al virino tie. Poste li kun peno trenis sin al la Flava Domo, kie li kolapsis. La polico malkovris kaj transportis lin al la Hôtel-Dieu malsanulejo en Arles. Post sendo de telegramo al Theo, Gauguin forlasis la urbon kaj iris reen al Parizo, eĉ ne vizitinte Van Gogh en la hospitalo. Van Gogh kaj Gauguin poste interŝanĝis kelkajn leterojn, sed neniam plu renkontis unu la alian.

En la hospitalo, Vincent estis prizorgata de doktoro Félix Rey (1867-1932). La semajno post la oreltranĉado estis psike kaj korpe kriza . Li perdis multe da sango kaj daǔre havis seriozajn psikajn atakojn, dum kiuj li estis blokita. Theo, kiu urĝe alvenis de Parizo, certis pri tio, ke Vincent mortos, sed fine de decembro, komence de januaro Vincent preskaǔ tute resaniĝis.

La unuaj semajnoj de la jaro 1889 ne estis facilaj por Vincent van Gogh. Post sia resaniĝo Vincent reiris al sia Flava Domo, sed plurfoje revizitis doktoron Rey por ŝanĝo de la kapbandaĝo kaj por ekzamenoj. Vincent kuraĝiĝis pro sia elturniĝo post la malsano, sed liaj monproblemoj daǔre montriĝis. Li tre tristiĝis ankaǔ kiam lia proksima amiko, Joseph Roulin (1841-1903), kun sia tuta familio decidis akcepti pli bone pagantan laborpostenon, kaj translokiĝis al Marseille. Roulin estis kara kaj fidela amiko de Vincent en Arles.

Vincent en sia laboro estis tre produktiva dum tuta januaro kaj en la unua parto de februaro pentris kelkajn el siaj plej konataj verkoj, inter aliaj La lulantino-n kaj denove kelkajn Sunflorojn. La 7an de februaro li tamen denove spertis nervatakon dum kiu li imagis sin venenita. Oni denove transportis lin al la Hôtel-Dieu hospitalo por observo. Van Gogh restis en la malsanulejo por dek tagoj kaj poste denove reiris al la Flava Domo, por provizora tempo: "Mi esperas, poreterne.” (Letero 577)

Ĝuste tiam, aro da loĝantoj de Arles, ĝenataj de la konduto de Vincent subskribis peticion en kiu ili detaligis siajn plendojn. La petletero estis transdonita al la urbestro kaj policestro, kiuj ordonis ke Van Gogh devas reiri al la hospitalo Hôtel-Dieu. Vincent restis en la malsanulejo por la sekvaj ses semajnoj, sed oni permesis al li – akompanita – forlasi la hospitalon por pentri kaj zorgi pri depono de siaj posedaĵoj. Tiu estis produktiva, sed samtempe emocie tre deprimiga periodo por Van Gogh. Kiel unu jaron antaǔe, Van Gogh denove pentris la florantajn fruktoĝardenojn ĉirkaǔ Arles. Kvankam li faris kelkajn el siaj plej bonaj pentraĵoj, Vincent reale vidis, ke lia pozicio estis malstabila, kaj post diskuto kun Theo li konsentis memvole eniri la psikiatrian hospitalon Saint-Paul-de-Mausole en Saint-Rémy-de-Provence. Van Gogh la 8an de majo forlasis Arles.


Enfermiĝo

En la instituto Van Gogh estis prizorgata de doktoro Théophile Zacharie Auguste Peyron (1827-1895). Ekzameninte Vincent kaj analizinte la kazon li konstatis, ke Vincent suferis je ia epilepsio – kio ankaŭ hodiaŭ estas sufiĉe solida teorio. En la instituto ne estis tro bonaj la kondiĉoj kaj la prizorgado, Vincent laciĝis pro la kriegoj de la aliaj malsanuloj kaj la manĝaĵoj estis malbonaj. Li trovis deprimiga, ke la pacientoj havis nenion por fari dum la tuta tago kaj mankis stimulaj aktivaĵoj. Parto de la Van Gogh terapio estis la hidro-terapio (banoj), ofta subakviĝo en granda bankuvo. En si mem tiu ĉi terapio ne estis kruela, sed tute ne efika por helpi redoni lian psikan resaniĝon.

Post kelkaj semajnoj tamen stabiliĝis la sanstato de Vincent, kaj oni permesis al li denove pentri. La hospitala stabo tre entuziasmiĝis pro lia ‘resaniĝo’ (fakte ne-okazo de nervaj atakoj). Mezjunie Vincent pentris sian tre faman pentraĵon Stelnokto.

La trankvila periodo de Van Gogh, malbonŝance, ne daŭris longe kaj meze de julio nova nervatako denove detruis lian ekvilibron. Dum la atako li provis sian farbon engluti, pro kio oni enŝlosis lin kaj forprenis de li liajn materialojn. Malgraǔ la rapida trankviliĝo, li senkuraĝiĝis pro la seniĝo de la sola afero kiu plezurigis lin: la arto. Do, post semajno, doktoro Peyron permesis denove la pentradon. Estis bone por Vincent denove pentri kaj tio plibonigis lian staton. Vincent sendis leteron al Theo detaligante sian malstabilan sanstaton; samtempe ankaǔ Theo havis similajn zorgojn por dividi. La sano de Theo ofte estis febla kaj li malsanis dum la tuta unua duono de 1889.

Dum du monatoj Vincent ne kapablis forlasi sian ĉambron. Li skribis al sia fratino: “... kiam mi estas sur la kampoj min inundas tiom terura sento de soleco, mi timas iri eksteren …" (Letero W14) Tamen, kelkajn semajnojn poste, li venkis sian angoron kaj rekomencis pentri ekstere. En tiu periodo li ekplanis pri eventuala forlaso de la instituto en Saint-Rémy. Li dividis tiujn pensojn kun Theo, kiu komencis informiĝi pri eblaj alternativoj por kuracista prizorgado de Vincent en loko pli apuda al Parizo.

Ĝis la fino de la jaro 1889 la psika kaj fizika stato de Vincent restis pli-malpli stabila. La sano de Theo plejparte estis senproblema, li estis kun sia nova edzino meze de kreado de ilia hejmo. Theo helpis ankaǔ al Octave Maus, kiu estis organizanta en Bruselo la ekspozicion de Les XX, en kiu ses pentraĵoj de Vincent estis ekspoziciataj. Vincent entuziasmiĝis pro tiu eblo kaj estis tre produktiva dum tiu tuta tempo.

La 23an de decembro 1889, precize unu jaron post la oreldramo, Vincent denove havis nervatakon: “aberacion” kiel li mem nomis tion (Letero 620). La atako estis grava kaj daǔris ĉirkaǔ unu semajnon, sed li relative rapide resaniĝis kaj rekomencis pentri – tiam ĉefe kopiante verkojn de aliaj pentristoj, pro la neceso resti ene de la kvar muroj, parte pro sia sanstato kaj pro la vetero. Bedaǔrinde Van Gogh havis plurajn atakojn en la fruaj monatoj de 1890. Tiuj ĉi atakoj venis pli ofte kaj pli blokis lin ol la antaǔaj. Estas ironie, ke ĝuste en tiu tempo, kiam Van Gogh estis en sia plej profunda kaj senespera stato liaj pentraĵoj fine estis pozitive akceptataj de la kritikistoj. Tiuj novaĵoj eĉ pli deprimis lin kaj revekis en li la emon forlasi la instituton kaj reiri norden.

Post trastudado de diversaj ebloj, Theo decidis, ke la plej bona solvo estis revenigi Vincent al la pariza regiono, kaj konfidi lin al doktoro Paul Gachet (1828-1909), homeopata kuracisto vivanta en Auvers-sur-Oise, apud Parizo. Vincent konsentis kun la planoj de Theo kaj enpakis siajn aferojn en Saint-Rémy. La 16an de majo 1890 Vincent van Gogh forlasis la instituton kaj prenis noktan trajnon al Parizo.


"La tristeco daǔros senfine . . . . "

La vojaĝo de Vincent al Parizo estis senproblema kaj tie Theo atendis lin. Vincent restis por tri agrablaj tagoj kun Theo, kun la novedzino de Theo, Johanna, kaj ilia ĵusnaskita fileto Vincent Willem (nomita laǔ Vincent). Malgraǔ tio ke Vincent kutimis vivi en urba turbulo, reveninte li sentis sin iom premita kaj preferis rapide pluiri al pli trankvila loko, al Auvers-sur-Oise.

Mallonge post sia alveno al Auvers, Vincent renkontis doktoron Gachet. Li unue impresiĝis de la doktoro, li post iom da tempo forte dubis pri ties kompetento, kaj eĉ komentis ke Gachet ŝajnas: “pli malsana ol mi, mi pensas, aŭ almenaŭ samnivele...” (Letero 648). Malgraǔ liaj neĝustaj informoj Vincent sukcesis mem trovi ĉambron en eta gastejo, kies posedanto estis Arthur Gustave Ravoux, kaj tuj komencis pentri la ĉirkaŭaĵon de Auvers.

La opinio de Vincent pri doktoro Gachet pliboniĝis dum la sekvaj semajnoj kaj li komplete dediĉis sin al la pentrado. Li bone fartis en Auvers-sur-Oise, kaj ĝuis la liberecon de li forprenitan en Saint-Rémy. Aldone, li trovis en Auvers multajn novajn temojn por siaj pentraĵoj kaj desegnaĵoj. Tiuj unuaj semajnoj estis por li agrablaj kaj trankvilaj. La 8an de junio Theo, Jo kaj la bebo venis al Auvers por viziti Vincent kaj Gachet. Vincent pasigis tre ĝuplenan tagon kun sia familio. Laǔ la indikoj Vincent ŝajnis tute resaniĝinta - kaj psike kaj fizike.

La tutan junion, Vincent restis en bona stato kaj estis rimarkeble tre produktiva, pentris kelkajn el siaj plej konataj verkoj (inter ili la (Portreto de doktoro Gachet kaj La preĝejo de Auvers). La komenca trankvilo de la unuaj monatoj en Auvers estis interrompita kiam Vincent ricevis informojn pri la grava malsaniĝo de sia nevo. Theo dum la antaǔaj monatoj trairis unu el la malfacilaj periodoj de sia vivo: malcertecoj de sia propra kariero kaj estonteco, daǔraj sanproblemoj kaj fine la malsano de sia filo. Post la resaniĝo de la bebo Vincent decidis viziti Theon kaj lian familion kaj prenis matenan trajnon la 6an de julio. Oni ne scias multe pri tiu vizito, krom ke Johanna jarojn poste skribis pri tago plena je zorgemo kaj streĉo. Tio estis tro por Vincent kaj li rapide reiris al la trankvila rifuĝejo de Auvers.

Dum la sekvaj tri semajnoj, Vincent daǔre pentris kaj – laŭ siaj leteroj – estis sufiĉe feliĉa. Li skribis al la patrino kaj fratino: “Mi sentas min nuntempe pli kalma ol pasintjare kaj vere, la maltrankvilo en mia kapo signife malkreskis...” (Letero 650). Vincent komplete dediĉis sin al la tritikaj kampoj ĉirkaŭ Auvers kaj pentris belegajn pejzaĵojn dum la tuta julio. Vivi, por Vincent, estis tiam alkroĉi sin al produktiva kaj – se ne feliĉa – almenaŭ stabila tempoŝablono.

Kvankam oni ankoraŭ pridiskutas kelkajn detalojn, la bazaj faktoj de la 27a de julio 1890 klaras. Tiun dimanĉvesperon, Vincent iris kun siaj stablo kaj materialoj al la tritikkampoj. Tie li prenis revolveron kaj pafis al sia brusto. Li poste trenis sin al la gastejo de Ravoux, tie kolapsis sur sian liton kaj iom poste estis malkovrita de la posedanto. Estis venigita la loka kuracisto, doktoro Mazery, kiel ankaǔ doktoro Gachet. Oni decidis ne provi forpreni la kuglon el lia brusto, kaj doktoro Gachet sendis urĝan leteron al Theo. Bedaǔrinde li ne konis la hejman adreson de Theo kaj devis skribi al li al la galerio kie li laboris.Tio ne kaǔzis gravan malfruon, Theo ĉiukaze jam la sekvan posttagmezon alvenis.

Vincent kaj Theo restis kune por la lastaj horoj de la vivo de Vincent. Theo dediĉis sin al la frato, tenante lin en siaj brakoj kaj parolante al li nederlandingve. Vincent ŝajne cedis al sia sorto, kaj Theo skribis poste al la fratino: “ Li mem mortemis; kiam mi apud li sidis kaj diris al li ke ni faros ĉion por resanigi lin, kaj ni esperis ke li transiros poste tiun senesperan staton, li diris: 'La tristesse durera toujours' (‘La tristeco daŭros senfine’); kaj mi komprenis kion li celis diri per tiuj vortoj”. Theo, la ĉiama plej granda amiko kaj subtenanto de sia frato, estis brakumanta Vincent kiam tiu eldiris siajn lastajn vortojn: “Mi deziras, ke mi tiel povu forpasi”.

Vincent van Gogh forpasis je la unua kaj tridek la 29an de julio 1890. La katolika preĝejo de Auvers rifuzis en sia tombejo disponigi tombon al Vincent, ĉar li sin mortigis. Sed la apuda vilaĝo, Méry permesis la entombigon, kiu okazis tie la 30an de julio. Longtempa amiko de Vincent, Emile Bernard jene skribis pri la detaloj de la entombigo al Gustave-Albert Aurier:


La ĉerko jam estis fermita. Mi alvenis tro malfrue por revidi la viron kiu antaǔ kvar jaroj lasis min tiom plena je diversaj esperoj…

Sur la muroj de la ĉambro, kie lia korpo estis etendita, estis pendigitaj ĉiuj liaj lastaj kanvasoj glore al li kaj al la brilo de lia genio kiu radiis el ili farante tiun morton eĉ pli doloriga por ni artistoj kiuj ĉeestis. La ĉerko estis kovrita de simpla blanka teksaĵo kaj ĉirkaǔata de amaso da floroj, sunfloroj, kiujn li tiom ŝatis, flavaj dalioj, flavaj floroj ĉie-ĉie. Tio estis, vi memoras, lia preferata koloro, la simbolo de la lumo pri kiu li esperis ke ĝi plenigos la korojn de homoj same kiel ankaǔ la artaĵojn.

Proksime al li, same sur la planko antaǔ lia ĉerko staris lia stablo, lia faldebla seĝo kaj liaj penikoj.

Multaj homoj alvenis, ĉefe artistoj, inter kiuj mi rekonis Lucien Pissarro kaj Lauzet. Mi ne konis la aliajn, ankaǔ ne la lokulojn, kiuj konis lin iom, vidante lin unu-dufoje kaj kiuj ŝatis lin pro lia bonkoreco kaj humaneco …

Ni staris tie, komplete silente ĉiuj ĉirkaǔ la ĉerko kiu entenis nian amikon. Mi rigardis la studverkojn; tre belan kaj tristan, bazitan je pentraĵo de Delacroix La virgulino kaj Jesuo kaj la Malliberulojn ĉirkaǔ promenantajn fermitaj de altaj prizonaj muroj, kanvason inspiritan de Doré pri terura krueleco kaj kiu same estas simbolo de lia fino. Ĉu ne estis la vivo tio por li, alta malliberejo kiel tiu ĉi kun tiom altaj muroj – tiom altaj … tiuj homoj promenante senfine ĉirkaǔe, ĉu ne estis ili la povraj artistoj, la povraj malbenitaj animoj promenantaj sub la vipo de la Destino? …

Je la tria horo lia korpo estis forprenita, amikoj liaj portis lin al la ĉerkokaleŝo, pluraj en la kompanio larmis. Theodore Van gogh [sic] kiu dediĉis sin al sia frato, kiu ĉiam subtenis lin en lia lukto por vivteni sin el sia arto, ploregis kompatinde dum la tuta tempo …

La suno estis neelteneble varmega ekstere. Ni grimpis sur la monton ekster Auvers diskutante pri li, pri la kuraĝega impulso kiun li donis al la arto, aǔ pri la grandaj projektoj pri kiuj li ĉiam pensis, kaj pri la bono, kiun li donis al ni ĉiuj.

Ni alvenis al la tombejo, malgranda, nova tombejo kun kelkaj dise kuŝantaj novaj tomboŝtonoj. Ĝi estas sur la monteto super la kampoj kiuj estis maturaj por la rikolto sub la vasta blua ĉielo, kiun li tiom ŝatintus … verŝajne.

Poste li estis malsuprenigita en la tombon.

Ĉiu homo ekplorintus en tiu momento … la tago estis tiom por li farita, ke oni facile imagintus lin, ankoraǔ viva kaj ĝuanta ĝin…

Doktoro Gachet (kiu estas granda artamanto kaj en la nuna tempo posedanto de la plej bona kolekto de impresionistaj pentraĵoj) volis diri kelkajn vortojn omaĝe al Vincent kaj lia vivo, sed li tro ploris kaj kapablis elbalbuti nur tre konfuzitan adiaǔon… (eble tio estis la plej bela maniero fari ĝin).

Li donis mallongan priskribon pri la luktoj kaj atingaĵoj, substrekante kiom nobla estis lia celo kaj kiom grandan admiron li sentis al Vincent (kvankam li nur de mallonga tempo konis lin). Li estis, diris Gachet triste, modesta viro kaj granda artisto, kiu havis nur du celojn, humanecon kaj arton. La arto estis kion li valorigis super ĉio kaj kiu faros lian nomon viva.

Poste ni revenis. Theodore Van gogh [sic] estis rompita pro la tristeco, ĉiu ĉeestinto estis tre kortuŝita, estis kiuj ekpaŝis al la libera kamparo dum aliaj reiris al la stacidomo.

Laval kaj mi reiris al la domo de Ravoux kaj longe parolis pri li….1


Theo van Gogh mortis ses monatojn post Vincent. Li estis entombigita en Utrecht, sed en 1914 lia vidvino Johanna, sindona kaj senlaca apoganto de la verkoj de Vincent, decidis translokigi lian korpon al tombo apuda de tiu de Vincent, en Auvers. Jo deziris ke oni plantu inter la tombajn ŝtonojn hederon el la ĝardeno de Doktoro Gachet. Tiu sama hedero kovras ĝis nun la tombojn de Vincent kaj Theo.


1. Cahier Vincent 4: 'A Great Artist is Dead': Letters of Condolence on Vincent van Gogh's Death de Sjraar van Heugten kaj Fieke Pabst (eds.), (Waanders, 1992), pages 32-35.

Referencoj


(Tradukis: Katalin Kováts: katalin@ikso.net)
Reveno al la paĝo Kronologio de Van Gogh

Rveno al la ĉefa paĝo de La Galerio Van Gogh

Visit Art.com