Visit Art.com for Van Gogh paintings

Return to the main Vincent van Gogh Gallery page

Bonvolu subteni tiun ĉi paĝaron

La Galerio Vincent van Gogh la unuan fojon aperis en la reto somere 1996. Ĝi konsistis el unu paĝo kaj du desegnaĵoj kaj havis semajne ĉirkaŭ dudek vizitantojn. Post ok jaroj tiu ĉi paĝaro kreskis ĝis 4,000 paĝoj kun preskaŭ 4,500 bildoj. Komence de la jaro 2005 La Galerio Vincent van Gogh bonvenigis sian dekmilionan vizitanton.

Estas daŭra defio dum jaroj mastrumi tiun ĉi paĝaron, sekve, mi skribas al la vizitantoj de La Galerio Van Gogh por peti ilian subtenon por tiu laboro. Dum tiuj multaj jaroj milionoj da homoj ĝuis la kompletajn verkaron kaj leterojn de Vincent van Gogh, vizitante tiun ĉi paĝaron (la aliro estas senpaga kaj La Galerio estas malfermita dum 24 horoj tage). Kun la celo subteni la daŭran laboron por funkciigi kaj plukonstrui tiun ĉi paĝaron, mi ŝatus peti donacojn de tiuj, kiuj aprecis la retejon. Neniu donaco estas tro malgranda kaj ĉiuj estas sincere dankataj. Mi volas certigi, ke La Galerio Vincent van Gogh restos malfermita por la art-ŝatanta publiko ankoraŭ dum multaj jaroj.

Noto: Se vi ŝatus kontribui, sed preferas ne uzi PayPal, bonvolu kontakti min por la detaloj ĉe la adreso: brooks@vggallery.com.

Multajn dankojn.

David Brooks


(Tradukis: Katalin Kováts: katalin@ikso.net)
Reveno al la ĉefpaĝo de la Galerio Van Gogh