Fruaj verkoj: La fruaj desegnaĵoj kaj pentraĵoj de Van Gogh temas plejparte pri la malfacila vivo de la kamparanoj kaj malriĉaj laboristoj, kaj pri la malgajaj pejzaĵoj, kiuj ĉirkaŭas ilin. Tio ne signifas, ke tiuj verkoj estas en si mem malgajaj aŭ senesperaj. Tute ne. Kvankam Van Gogh per la fruperioda uzo de malhelaj koloroj alvokis ian melankolion (kiel en La terpommanĝantoj), li admiris la kamparanojn kaj teksistojn, kiujn li pentris. En letero al Theo tiel li skribis pri la kamparanoj de Nuenen:
"La homoj ĉi tie instinkte surhavas la plej belan bluon... kiam ĝi senkoloriĝas pro la vento kaj vetero, ĝi havas senfinan trankvilon, fajnnuancajn kolortonojn, kiuj la karnokolorojn tre bele eligas.”
Parizaj verkoj kaj la Punktismo: Kiel jam menciite sur la paĝo de Biografio la translokiĝo de Van Gogh al Parizo estis okazo de granda ŝanĝiĝo de lia aliro al arto. Estas por tio kelkaj kialoj, inter aliaj la interkonatiĝo kun pentristo-kolegoj kiel: Monet, Renoir, Sisley, Pissarro, Degas, Signac kaj Seurat. Kelkaj el la kreaĵoj de Van Gogh el tiu periodo montras ne nur pli grandan aventuremon rilate al la uzo de koloroj, sed ankaŭ klare montras la punktisman aliron. Videblas, ke la stilo de Van Gogh ene de mallonga tempo transiras de malhelo al granda vigleco, de la bildo de teksisto kliniĝinta super sia maŝino al geamantoj promenantaj tra parko.
Japana serio: La periodo, dum kiu Van Gogh laŭ la tradicia japana maniero pentras, estas mallonga, sed ekstreme interesa. La influo de ‘japanismo’ tre fortis inter la mezo kaj la fino de la deknaŭa jarcento. La japanaj printaĵoj, kiujn oni povis tiam aĉeti, fascinis Vincent. Li skribis al Theo:
"Mia ateliero estas tute agrabla, precipe ĉar mi pendigis sur la muron aron da japanaj printaĵoj, kiuj tre amuzas min."
Postrestis nur tri verkoj el la japana serio de Van Gogh; sed ili kreiĝis en tiom klara turniĝo en lia artista disvolviĝo, ke oni suspektas, ke tiu periodo grave ŝanĝis lian stilon.
La portretoj: La kategorio de ‘portretoj’, kiujn mi kreis kaj kiel mi jam klarigis supre, ne senprobleme eniras la difinitajn kategorilimojn. Van Gogh dum sia tuta kariero pentris portretojn, ofte memportretojn, kiam li ne povis pagi modelojn. Tiuj portretoj, de la plej fruepokaj, blankĉapelaj kamparaninoj ĝis la mondfama Portreto de doktoro Gachet, ĉiuj memrajte meritas atenton. Oni povas fakte – observante la portretojn laŭ la tempopaso – klare vidi la ŝanĝojn de lia stilo kaj la kreskon de lia talento.
La mutaj naturaĵoj: Kio validas pri la portretoj, same validas pri la mutaj naturaĵoj: la observado de la pentraĵoj de unu konkreta kategorio vidigas pli bone ŝanĝojn de lia stilo, ol laŭkronologia studado de liaj pentraĵoj. Kiel portretojn (precipe memportretojn), van Gogh dum sia tuta kariero pentris ankaŭ mutajn naturaĵojn: ĉefe ĉar lia financa situacio igis lin elekti kiel temon: teleron kun fruktoj, vazon kun floroj, paron da ŝuoj, por kiuj li ne bezonis pagi.
Kvankam kelkaj asertas, ke liaj fruaj kreaĵoj en tiu kategorio (ekz. Muta naturaĵo kun bierkruĉo kaj fruktoj) estis nur skizoj, fingroekzercaĵoj. Ĉu ili pro tio estas malpli valoraj, malpli interesaj aŭ geniaj, ol liaj malfruaj mutaj naturaĵoj (kiel Vazo kun papavetoj, lekantoj kaj peonioj)? Estas interesa demando. Eĉ dum sia lasta monato Van Gogh dediĉis multe da tempo al la tradiciaj florplenaj vazoj, kiuj okupis lin dum lia tuta kariero, kaj per kiuj li pli disvolvis sian talenton.
Sunfloroj: La nekredebla serio de sunfloroj de Van Gogh meritas apartan atenton. Multaj liaj kreaĵoj estas rekoneblaj de ĉiu, sed liaj sunfloraĵoj estas la plej famaj el liaj verkoj. Li jam en 1886 uzis tiun temon, sed la plejmulton de la sunfloraĵoj li pentris en 1888 en Arles, esperante tiel agrable surprizi Paul Gauguin, ĉe ties alveno en la ‘Flavan Domon’.
En freŝdata artikolo de la revuo Smithsonian, estas bildo de unu el liaj sunfloraĵoj, kun subteksto diranta, ke Van Gogh mem konsideris ĝin ‘senvalora’. Estas sensencaĵo, ĉar, male, li opiniis, ke nenio povis pli bone transdoni senton de bonvenigo, hejmeco kaj feliĉo ol faris tion tiaj pentraĵoj.
En Provenco: Vincent van Gogh loĝis dum preskaŭ du jaroj en Provence, en Arles kaj Saint-Rémy, kaj oni ofte opinias, ke li tiam pentris siajn plej belajn verkojn. Ankaŭ nun estas malfacile liajn tiamajn verkojn kunigi en unu solan kategorion. Sufiĉas diri, ke dum tiu dujara periodo li pentris la plej brilajn verkojn, kiujn li iam ajn kreis. Estas tiom da multaj diversaj pentraĵoj, kiuj meritas pli da analizo ol mi povis fari, ekz. la rimarkindaj portretoj de la familio Roulin, liaj pentraĵoj pri Arles (la famaj pentraĵoj Kafeja teraso ĉe la Place de Forum aŭ La noktokafejo de la Placo Lamartine) kaj pri la ĉirkaŭaj pejzaĵoj (ekzemple la multaj cipresoj kaj kampoj de olivarboj) kaj ankaŭ, kion kelkaj konsideras kiel lian plej admirindan kreaĵon: la Stelnokto. Fascinas vidi kiel la arto de Van Gogh en Provenco atingis la plej altan nivelon, dum pri liaj fizika kaj mensa sanstatoj ni povas diri la samon, simple en negativa senco. Por mi la esenco de Van Gogh kuŝas en liaj provencaj verkoj.
Rigardo al la pasinteco – laboraĵoj laŭ Millet, Delacroix kaj aliaj: Dum lia resaniĝo en la instituto de Saint-Rémy, Van Gogh dediĉis parton de sia tempo al pristudado de pentristoj, kiujn li admiris kaj de kiuj li en la pasinteco lernis. La kialoj estis parte tio, ke la plejmulto de liaj malsankrizoj okazis ekstere, liaj doktoroj gardis lin endome, sekve li devis labori el sia memoro. Laŭ mi temas, veŝajne, pri multe pli ol tio. Kelkaj speciale valoraj verkoj de Van Gogh inspiriĝis de Millet (vidu sur mia paĝo Personaj opinioj inter aliaj unu el la plej bonaj verkoj, la Postagmeza ripozo aŭ mian plej ŝatatan La unuaj paŝoj). Estas en ili ludemo, pri kiu oni povas demandi sin, ĉu fontis el la tiama mensa stato de Van Gogh, aŭ ĉu ili simple estis bonaj kopioj de la originalaj pentraĵoj de Millet? Malfacile direblas. Aliaj liaj kreaĵoj el la periodo en Saint-Rémy sugestas (almenaŭ al mi) ke Van Gogh inklinis al retrorigardo al la pasinteco:
- Pietà (laŭ Delacroix): Tiu pentraĵo (vidu dekstre) estas signo de la denova interesiĝo de Van Gogh pri religio (aŭ almenaŭ pri pentristoj, kiuj elektis religiajn temojn). Vidu ankaŭ la pentraĵojn Duonfiguro de anĝelo (laŭ Rembrandt) kaj al La vekiĝo de Lazarus (same laŭ Rembrandt).
- Florantaj migdalarboj, pentrita en Saint-Rémy, en februaro 1890, montras klaran japanan influon. Kiel jam dirite, la japanaj printaĵoj forte influis Van Gogh dum lia grava estado en Parizo, kvar jarojn pli frue.
- Vincent kopiis ankaŭ siajn proprajn pentraĵojn, inter aliaj la tri portretojn de La Arlezanino (L’Arlésienne, Madame Ginoux), faritajn en Saint-Rémy en februaro 1890. Estas interese, ke liaj unuaj pentraĵoj pri Madame Ginoux pretiĝis pli ol dek kvar monatojn pli frue. Kial li elektis repentri – en la soleco de sia ĉambreto en la Saint-Rémy instituto – ĝuste Madame Ginoux? Pripensinda estas ankaŭ la fakto, ke la pentraĵoj, kiujn Vincent en 1890 faris, klare pli kaj pli similas al la pentraĵoj, kiujn Gauguin faris en al sama tempo. Kion tio povis signifi?
- Eble estas eĉ pli grava pentraĵo, kiun Van Gogh elektis repentri. Ĝi estas la Maljunulo en ĉagreno (Sur la sojlo de eterneco), farita en Saint-Rémy fine de aprilo kaj komence de majo 1890. La kreaĵo baziĝas je lia frua litografio Ĉe la pordego de Eterneco (At Eternity's Gate) kaj ambaŭ preskaŭ identas. Ili vidigas solecan figuron – maljunulon sur seĝo, antaŭen kliniĝintan, kun la vizaĝo en la manoj. La bildo elvokas profundan senesperiĝon. Estas interese, ke Vincent post ok jaroj reiris al tiu temo. Eble tiu pentraĵo, pli ol iu alia, spegulas plej bone lian animan staton dum la lastaj jaroj.
Auvers-sur-Oise kaj la fino: La lastaj pentraĵoj de Vincent van Gogh estas plenaj je kontraŭaj ekstremoj, kiel oni plej klare povas vidi ĉe la Tritikkampo kun korvoj. Lia anima stato forte ŝanĝiĝis en la lastaj ses monatoj de lia vivo. En momento li estis en bona sano kaj ŝajnis plene kontrolanta sian arton, kaj en alia momento li estis je la rando de nervorompiĝo. Kelkaj el liaj plej bonaj verkoj datas de tiuj monatoj. Multaj el la pentraĵoj, kiujn li faris pri la parkoj kaj kampoj en Auvers-sur-Oise, radias ian pacan trankvilon, kvazaŭ kontentiĝon. Kiel eblas, konante la situacion, analizi tiun Tritikkampo kun korvoj? Multaj vidas en la drameca kaj ŝtorma ĉielo kaj bolanta nubaro klaran spegulbildon de la anima stato de Van Gogh dum liaj lastaj tagoj. Aliaj trovas radion de espero en la vibrantaj koloroj kaj la tritikpadoj, kiuj fine povus konduki al paco kaj trankvilo. Kio ajn estu la situacio, klaras, ke temas pri unu el la plej grandaj verkoj de Vincent, kiu pro la lasta tragedio de lia tro mallonga vivo, estas ankaŭ unu el la plej kortuŝaj kreaĵoj.