Visit Art.com for Van Gogh paintings

Return to the main Vincent van Gogh Gallery page

La leteroj

874 leteroj nun enretigitaj (100% de la tuto)

D-ro Jan Hulsker, unu el la plej mondfamaj aŭtoritatoj pri la leteroj de Vincent van Gogh foje skribis:


"[Liaj leteroj] ebligas al ni scii pri la vivo kaj pensmaniero de Van Gogh pli ol ni scias pri iu ajn alia artisto. La leteroj formas serion de komentoj pri liaj verkoj kaj unikan homan dokumentaron."

La efektivigo de la sekcio Leteroj markas tre gravan mejloŝtonon por la Galerio Vincent van Gogh. Post kvarjara daŭra strebado mi nun fiere prezentas 100 procentojn de la 874 Van Gogh-leteroj (pli ol 850,000 vortoj entute). La plejmulto de tiuj leteroj estas skribitaj de Vincent al siaj amikoj kaj familio (al la frato Theo, plejparte), sed estas ankaŭ multaj kuriozaĵoj (leteroj de Theo al Vincent, tiuj de Joseph Roulin al la fratino Wilhelmina, ktp.) kiuj ebligas al ni interesajn ekkomprenojn pri la riĉaj interplektaĵoj de la vivo kaj verkaro de Vincent van Gogh.

Por la unua fojo estas la kompleta leteraro de Vincent van Gogh rete atingebla en formato, kiu ebligas facilan navigadon, facilan serĉadon kaj estas senpage disponebla por kiu ajn en la mondo. Multaj konsideras la Van Gogh-leterojn tiom grava artoformo kiom gravaj liaj pentraĵoj kaj desegnaĵoj estas. En tiuj ĉi paĝoj troveblas riĉa kroniko pri eksterordinara homa vivo.

Fine mi ŝatus mencii la enorme grandan dankemon kiun mi ŝuldas al Bob Harrison kies kontribuoj al tiu ĉi sekcio daŭre mirigas min. Tiu ĉi kompleta reta kolekto de la Van Gogh-leteroj povintus neniam aperi sen la senfina entuziasmo kaj senlaca subteno de Bob.

De Vincent al Theo | De Theo al Vincent
De Vincent al Wil | Aliaj leteroj

Kunmetita listo


Noto:   La kolekto de la Vincent van Gogh-leteroj estas prezentata en Adobe Acrobat formato. Por atingi la leterojn al la uzanto necesas elŝuti tra la retumilo la Acrobat-programon. Ĝi estas facile instalebla kaj fariĝos tre utila rimedo. Bonvolu elŝuti la Adobe Acrobat programon ĉe la ligo:

http://www.adobe.com/products/acrobat/readstep.html



(Tradukis: Katalin Kováts: katalin@ikso.net)
Reveno al la ĉefpaĝo de la Galerio Van Gogh

Visit Art.com