Visit Art.com for Van Gogh paintings

Return to the main Vincent van Gogh Gallery page

Kronologio

Bonvolu noti, ke la suba kronologio ne estas kompleta. Ĝia celo estas simple doni mallongan superrigardon pri kelkaj pli signifaj eventoj en la vivo de Vincent van Gogh.

1853 Vincent van Gogh naskiĝas la 30an de marto, en la malgranda vilaĝo Groot-Zundert, Nederlando. Liaj gepatroj: Theodorus van Gogh (1822-1885) kaj Anna Cornelia, naskita Carbentus (1819-1907).
1857 Theo, la frato de Vincent, naskiĝas la 1an de majo.
1862 Loĝanta ankoraŭ en Zundert, Vincent eksperimentas per siaj unuaj desegnaĵoj.
1864 Vincent komencas la lernejon en Zevenbergen kaj ekstudas la francan, anglan kaj la germanan lingvojn.
1869 Fininte la lernejon, Vincent eklaboras kiel helpvendisto ĉe Goupil & Cie, la haga filialo de artaĵkomercistoj el Parizo. La filialo estis gvidata de la onklo de Vincent, nomata Onklo “Cent”. Vincent ofte vizitas la muzeojn de Hago.
1872 Vincent pasigas multe da tempo kun sia frato Theo. Ili komencas tutvivan korespondadon, kiu nun ofertas al ni la plej bonajn eblojn studi la opiniojn, sentojn kaj la animstaton de Vincent.
1873 Vincent translokiĝis al la londona filialo de Goupil & Cie. Li vizitas la muzeojn kaj galeriojn de la urbo kaj larĝigas siajn konojn pri arto. Li loĝas en pensiono gvidata de sinjorino Ursula Loyer. Dum jardekoj oni pensis, ke Vincent enamiĝis en Eugenie, la filinon de sinjorino Loyer. Nuntempaj studoj ŝajnas indiki, ke Vincent estis enamiĝinta fakte en amikinon de la Van Gogh familio. Ŝi nomiĝis Caroline Haanbeek kaj loĝis en Nederlando. La sentoj de Vincent ne estas reciprokataj.
1874 Vincent montras malmulte da intereso en sia posteno ĉe Goupil & Cie kaj transiras al la pariza branĉo de la entrepreno. Jarfine li tamen revenas al Londono.
1875 La rezultoj de Vincent ĉe Goupil & Cie malboniĝas dum, en la sama tempo, lia entuziasmo al siaj bibliaj studoj kondukas al senlima sindonemo.
1876 Rezigninte de sia posteno en la frua printempo, Vincent iras al Ramsgate, Anglio, kie li ricevas laboron en malgranda internulejo. Pli malfrue en la jaro Vincent ekhavas novan postenon de instruisto kaj helppastro ĉe la metodista pastro T. Slade Jones.La 29an de oktobro Vincent faras sian unuan Dimanĉan predikon. Dum la religia fervoro de Vincent kreskas, liaj psika kaj mensa statoj malboniĝas.
1877 Vincent forlasas Anglion kaj havas provizoran laboron en librovendejo en Dordrecht. Kiel iam ĉe Goupil & Cie, Vincent montras malgrandan intereson pri sia laboro kaj kondutas malĝentile kun la kolegoj kaj klientoj. Poste Vincent sekvas religiajn studojn en Amsterdamo.
1878 La formalaj religiaj studoj de Vincent finiĝas, sed firme decidinte prepari sin por religia kariero, Vincent vojaĝas al Borinage, karbomina regiono de Belgio. La kondiĉoj kaj por Vincent kaj por la ministoj estas ekstreme malbonaj (rigardu kelkajn akvafortojn de Vincent el tiu periodo por havi ideon pri la malamika kaj deprimige malĝoja atmosfero). Vincent legas al la ministoj el la Biblio kaj vivas en kompleta mizero.
1879 Lia laboro en Borinage daŭras. Vincent donas sian tutan energion por helpi la ministojn - disdonante al ili vestojn kaj manĝaĵojn, kion li ne vere povis permesi al si mem. Liaj religia entuziasmo kaj klopodo helpi la malriĉiĝintajn ministojn altiras la atenton de liaj superuloj, kiuj opinias, ke la konduto de Vincent estas tro ekstrema. Li estas baldaŭ revokita el sia posteno en Borinage, kion li perceptas kiel fiaskon, kaj sekve de tio falas en deprimitecon.

Poste Vincent iras al Cuesmes kaj daŭrigas similan laboron helpante la ministojn. Tiu estas la tempo, kiam lia religia kredo komencas malfortiĝi kaj lia intereso pri la pentrado reaperas.

1880 Turnopunkto en la vivo de Vincent. Li forlasas siajn religiajn okupojn kaj dediĉas sin ekskluzive nur al la pentrado de ministoj kaj mizeraj teksistoj. Theo komencas finance subteni Vincent, situacio kiu daŭros ĝis la vivofino de Vincent. Pli malfrue en la jaro Vincent sekvas kelkajn formalajn studojn pri anatomio kaj perspektivo ĉe la Artakademio en Bruselo.
1881 Vincent vizitas Theon en Etten. Pli malfrue en la jaro, liaj proksimiĝoj estas rifuzitaj de lia kuzino Cornelia Adriana Vos-Sticker (konata kiel Kee). Vincent estas depremita pro la rifuzo, sed ankaŭ en tiu periodo li daŭrigas la malkovrojn en la kampo de arto. Li pasigas tempon kun la pentristo Anton Mauve (1838-1888), kiu unue enkondukas lin al la tekniko de akvareloj. La situacio kun Kee kaŭzas ke Vincent denove psike kolapsis kaj ankaŭ lia rilato kun la patro komencas disfali.
1882 Vincent renkontas Clasina Maria Hoornik (konata kiel Sien) kaj ili ekloĝas kune. Sien estas prostituitino kun kvinjara filino kaj estas graveda je alia infano. Dum Vincent daŭrigas siajn studojn kaj pentradon kun kelkaj konatuloj (pentristo Jan Hendrik Weissenbruch kaj George Hendrik Breitner) lia psika stato denove rompiĝas kaj li enhospitaliĝas por tri semajnoj pro gonoreo. Post la liberiĝo Vincent komencas eksperimenti per olefarbo, pasigas multe da tempo pentrante la naturon kaj uzas ankaŭ Sien kaj ŝian novnaskiton kiel modelojn.
1883 Post pli ol unu kuna jaro Vincent finas sian rilaton kun Sien kaj daŭrigas la vivon dediĉante sin nur al sia laboro. Li veturas al Drenthe, en la norda parto de Nederlando, kaj pentras la monotonan pejzaĝon kaj la laborantajn kamparanojn. Pli malfrue en la jaro li transloĝiĝas al Nuenen kaj restas kun siaj gepatroj. Li instalas malgrandan atelieron kaj daŭrigas sian vivon kalkulante je la subteno de Theo.
1884 Daŭrigante sian laboron, Vincent komencas rilaton kun Margot Begemann, filino de la najbaroj. Ambaŭ familioj kontraŭas ilian planon geedziĝi kaj, en sia senesperiĝo, Margot provas veneni sin. Vincent ekstreme detruiĝas kiam tiu ĉi rilato finiĝas, sed daŭrigas sian laboron kaj amikiĝas kun Anton C. Kerssemakers (1846-1926), tanisto kaj artamanto. Ili pasigas multe da tempo kune, diskutante pri arto kaj vizitante muzeojn.
1885 Post la morto de la patro en marto Vincent daŭrigas sian laboron kaj en la frua printempo pentras la pentraĵon, kiun multaj konsideras kiel la unuan grandan verkon. Ĝi estas La terpommanĝantoj / The Potato Eaters. Vincent larĝigas siajn eksperimentkampojn inkludante grandan abundecon de koloroj kaj fariĝas ekstreme interesata pri la japanaj lignogravuraĵoj.
1886 Dezirante sekvi pliajn formalajn studojn pri arto, Vincent prezentas kelkajn el siaj verkoj ĉe la Artakademio de Antverpeno kaj komencas siajn studojn en la klaso de komencantoj. Kiel atendeblis, Vincent ne kontentiĝas pri la akademio kaj forlasas ĝin. Pli malfrue en la jaro Vincent transloĝiĝas al Parizo kaj vivas ĉe Theo.

Alveninte al Parizo, Vincent komencas studi en la ateliero de Cormon (1845-1924). Ne tiom la trejnado estas kiu influas Vincent, sed pli la renkontiĝoj kun liaj disĉiploj kiel John Russell (1858-1931), Henri de Toulouse-Lautrec (1864-1901) kaj Emile Bernard (1868-1941). Pli poste en la jaro Theo, kiu laboras ĉe Boussod & Valadon, manaĝante artgalerion sur Montmartre, ekkonigas al Vincent la verkojn de la impresionistoj: Claude Monet, Pierre-Auguste Renoir, Camille Pissarro, Edgar Degas kaj Georges Seurat. Ties laboro havis profundan influon al Vincent kaj al lia uzo de koloroj. Pli poste en la jaro Vincent amikiĝas kun la pentristo Paul Gauguin, ekestas inter ili ĥaosa rilato, kiu poste fariĝas alia turnopunkto en la vivo de Vincent (kaj ankaŭ de Gauguin).

1887 Dum la tuta jaro Vincent daŭrigas sian laboron en Parizo. Li frekventas kun aliaj pentristoj kafejojn kaj diskutas pri arto kun Bernard kaj Gauguin. En la fluo de la jaro Vincent eksperimentas pri kelkaj diversaj stiloj, inklude la japanaĵojn kaj la punktismon.
1888 Ŝlosilpunkto en la vivo de Van Gogh. Vincent forlasas Parizon en februaro kaj translokiĝas al Arles, en la sudo de Francio. Unue la malbona, vintra vetero malhelpas lin labori, sed kiam alvenas la printempo, Vincent komencas pentri la florantan provencan pejzaĝon. Finfine Vincent transloĝiĝas al la “Flava Domo”, loĝejo kiun li luis por tie pentri kaj en kiu li esperis lanĉi artistan komunumon. Vincent estas ekstreme produktiva dum tiu ĉi periodo kiam li pentras multajn marbordajn pejzaĝojn (en Saintes-Maries-de-la-Mer) samkiel multajn el siaj plej famaj portretoj (inklude la serion pri la poŝtisto Joseph Roulin kaj lia familio).

Dum la jaro Vincent daŭre pentras, i. a. kelkajn el siaj plej bonaj pentraĵoj. Li senpacience atendas la alvenon de sia amiko Paul Gauguin, pri kiu li imagas, ke li helpos lin startigi la artistan komunumon. Gauguin fine alvenas en oktobro kaj ekloĝas kun Vincent en la “Flava Domo”. Pruviĝas, ke tiu estas ekstreme kontentiga kaj produktiva periodo por Vincent kaj Gauguin, kvankam streĉita kaj ŝtorma, dum kiu ili senfine diskutas pri la arto. Kun la malboniĝo de la vetero malboniĝas ankaŭ ilia rilato, kiu fine detruiĝas la 23an de decembro, kiam Vincent - verŝajne - atakas Gauguin per razilo. Tuj post la misago Vincent perdas la kapon kaj tranĉas sian maldekstran orellobon. Post tio li envolvas ĝin en gazeton kaj donacas ĝin al putino en la loka bordelo, kiun li ofte vizitis. Li estas enhospitaligita kaj tre baldaŭ Theo alvenas el Parizo por aranĝi la prizorgadon de Vincent.

1889 Vincent komencas pliboniĝi en la nova jaro kaj forlasas la hospitalon de Arles la 7an de januaro. Dum la unua parto de la jaro la psika stato de Vincent ŝanĝiĝadas ekstreme. Foje li estas komplete kalma kaj kohera, alifoje li suferas pro halucinaĵoj kaj falsaj sensaĵoj. Vincent komencas labori de tempo al tempo en sia “Flava Domo”, sed la pli kaj pli oftaj psikaj rompiĝoj instigas lin, kun la helpo de Theo, eniri la Saint Paul-de-Mausole psikiatrian hospitalon en Saint-Rémy-de-Provence.

La jaro antaŭeniras kun la alterno de pliboniĝoj kaj faloj de la psika stato de Vincent. Kiam eblas, li daŭrigas la pentradon de pejzaĵoj (liaj famaj serioj pri olivboskoj kaj cipresoj) en la psikiatria instituto, sed li devas ĉesi kiam la atakoj (en kiuj li provas veneni sin englutante la farbojn) revenas. Ĉar tiuj atakoj ofte tiam okazas kiam li estas subĉiele, li limigas sin resti ene de la instituto kaj komencas fari seripentraĵojn bazitajn je la verkoj de aliaj, de li admirataj artistoj (specife Millet kaj Delacroix).

Estas ironie, ke kiam la stato de Vincent paŝon post paŝo detruiĝas dum la fluo de la jaro, lia laboro finfine komencas esti rekonata en la artkomunumo. Liaj pentraĵoj kiel la Stela nokto super la Rodano / Starry Night over the Rhone kaj la Iridoj / Irises estas ekspoziciitaj en la Salono de Sendependuloj (Salon des Indépendants) en septembro. En novembro li estas invitita de Octave Maus (1856-1919), la sekretario de la belga arta grupo La XX (Les XX) por ekspozicii ses el siaj verkoj.

Vincent komencas denove labori ekstere, sed la jaro finiĝas per unu el la plej malbonaj atakoj, dum kiu li denove provas veneni sin. Li denove perdas siajn labor- kaj vivkapablojn.

1890 1890 komenciĝas por Vincent tre simile al la antaŭa jaro, kun diversaj pliboniĝoj kaj refaloj. Kiel antaŭe, li daŭrigas sian laboron, kiam li povas. Dum lia vivo proksimiĝas al la fino, liaj verkoj fariĝas pli kaj pli rekonataj. La 31an de januaro la edzino de Theo, Jo, naskas filon, al kiu ili donas la nomon Vincent Willem. Post serioza atako, daŭranta du monatojn, oni decidas, ke Vincent devas translokiĝi pli proksimen al Theo. Li metiĝas sub la zorgadon de doktoro Paul Gachet. La stato de Vincent signife pliboniĝas dum la translokiĝo kaj alveninte al Parizo, li aspektas bone (fakte pli bone ol la frato, kiu dum jaroj suferis pro sanproblemoj). En majo Vincent translokiĝas al Auvers-sur-Oise, nord-okcidente de Parizo kaj, dum li troviĝas sub la zorgado de d-ro Gachet, komencas pentri kun nekredebla energio. Li produktas pli ol 80 pentraĵojn en la du restantaj monatoj el sia vivo.

Junio: Vincent daŭre pentras kaj produktas kelkajn el siaj plej bonaj verkoj, dum liaj psika kaj fizika stato signife pliboniĝas. D-ro Gachet sentas, ke Vincent plene resaniĝis, kaj Vincent pasigas grandan parton de sia tempo kun Theo, Jo kaj la nova nevo. Por multaj povis aspekti, ke Vincent finfine estis feliĉa.

Julio: Dum la situacio de Vincent pliboniĝas, tiu de Theo turniĝas al malbono. Li trairis financajn malfacilaĵojn kaj havas zorgojn pro la malbona sanstato de la fileto. Vincent vizitas Theon la 6an de julio kaj konsterniĝas pro lia malbonaj cirkonstancoj. Vincent en la sekvaj semajnoj daŭrigas la laboron, sed lia psika stato fine falegas, eble ĉar li konsideras sin granda ŝarĝo por Theo kaj lia familio, kaj respondeca pri iliaj malbonaj financa situacio kaj zorgoj. La 27an de julio Vincent iras promeni kaj brustopafas sin per pistolo. Li sukcesas ŝanceliĝante hejmeniri en la malfrua vespero, sed parolas al neniu pri sia stato. La vundita Vincent estas fakte trovita en sia loĝejo. Kuracisto estas vokata. La kuglon ne eblas forpreni, oni venigas Theon.

La lastaj horoj de Vincent multe similas al la lastaj du jaroj de lia vivo – vario de kompleta psika sufero ĝis la ŝajno esti kontenta. Post provo mortigi sin, Vincent pasigas la malmultan tempon, kiu restis, sidante en la lito kaj fumante pipon, dum la tuta tempo Theo estas apud li. Proksime al la fino Theo eniras la liton kun Vincent kaj lulas lian kapon en siaj brakoj. Vincent diras: “ Mi deziras, ke mi tiel povu forpasi”.

Vincent mortas frue en la sekva mateno, la 29an de julio. La entombigo okazas tuj poste kaj lia tombo estas kovrita per dekoj da sunfloroj, kiujn li tiom amis.

1891 Theo neniam resaniĝas post la morto de sia amata frato kaj lia sanstato malboniĝas. Li mortas la 25an de januaro en Utrecht (Nederlando).
1914 La korpo de Theo estas elterigita kaj entombigita apud Vincent en Auvers-sur-Oise.
1960 Kreiĝas la Fondaĵo Vincent Van Gogh (The Vincent van Gogh Foundation), kun komitato konsistanta el V.W. van Gogh, lia dua edzino kaj liaj tri infanoj, kaj oficiala reprezentanto de la nederlanda governo. La fondaĵo estis kreita por protekti tiujn verkojn de Vincent van Gogh, kiuj apartenis al la familio kaj por eventuale loki ilin en muzeon konstruitan speciale por la vasta kolekto.
1962 La Fondaĵo Vincent van Gogh kun plena kunlaboro kaj konsento de la Van Gogh familio aĉetis de V.W. van Gogh la kolekton de la artaj verkoj. La nederlanda parlamento aprobis tion per dekreto kaj la 21an de julio la oficiala kontrakto estis subskribita inter la ŝtato kaj la Fondaĵo Vincent van Gogh.
1973 La Muzeo Vincent van Gogh estas malfermita la 2an de junio. La muzeo posedas centojn da verkoj de Vincent, samkiel multajn arkivaĵojn, inter ili leterojn kaj dokumentojn.
1990 30a de marto – 29a de julio: Okaze de la centjara datreveno de la morto de Vincent la Muzeo Van Gogh prezentas retrospektan ekspozicion, kiu inkludas pli ol 120 pentraĵojn.
15a de majo: Vincent van Gogh vendis nur unu pentraĵon La ruĝa vinberejo /The Red Vineyard, sed en tiu ĉi dato La portreto de D-ro Gachet /The Portrait of Dr. Gachet estas vendita en aŭkcio de Christie kontraŭ 82.5 milionoj da dolaroj, la plej alta prezo iam ajn pagita por pentraĵo.
14a de novembro: La ink-desegnaĵo Ĝardeno kun floroj / Garden with Flowers sells vendiĝas en Christie-aŭkcio kontraŭ 8.36 milionoj da dolaroj, tio faras ĝin la plej altpreze vendita desegnaĵo.
1990 -
nun
Nenombreblaj verkoj publikiĝas pri Vincent van Gogh, kaj la nova teknologio kiel la TutTeraTeksaĵo kaj interagaj KD-ROM-oj transdonas la historion de la vivo kaj laboro de Vincent al la nova generacio de entuziasmuloj.


(Tradukis: Katalin Kováts: katalin@ikso.net)
Reveno al la paĝo Biografio de Van Gogh

Rveno al la ĉefa paĝo de La Galerio Van Gogh